jueves, 28 de enero de 2010

Esperanta programaro




Hieraŭ Apple prezentis iPad. iPad estas ne nur Steve Jobs respondo al Kindle, sed ankaŭ tute alia. Unuarigarde ĝi similas gigantan iPod Touch. Kompreneble, oni povos (teknofervoruloj devos atendi almenaŭ ĝis marto) en ĝi mirinde legi elektronikan libron. Kiom da e-libroj en la esperanta ekzistas ĉi-momente? Sed iPad estas nuntempe potenca komputilo por TTT-serĉado, legi kaj sendi retmesaĝojn,  ĝui fotojn, filmojn, muzikon, k. t. p.
Mi jam parolis en tiu ĉi blogo pri esperanta programaro por iPod. Ekzistas lernoprogramoj kaj ankaŭ vortaroj. Bedaŭrinde iPod/iPhone ne proponas esperantaklavaron.

Inter la TTT-legiloj Mozilla Firefox (Fajrovulpo) havas esperantversio por Windows, Mac kaj Linux. Oni povas senpage elŝuti ĝin ĉi tie. Safari kaj Chrome estas nehaveblaj en esperanto. Internet Explorer ankaŭ ne ekzistas en la esperanta (sed mi ne multe bedaŭris por tio) La kromprogramo (por Firefox)  Ĉapelisto konvertas aŭtomate retpaĝojn el la ikso-sistemo al la tradicia supersigna sistemo.
Ankaŭ Guglo, reĝo inter la serĉiloj, havas Esperanta ekpaĝo.


Inter la sociaj retejoj, esperantistoj ofte preferas Ipernity ol Facebook. Ipernity havas esperantlingvan interfacon kaj ebligas alŝuti fotojn kaj plurmedian dosieron, skribi blogon, k.t.p.
Parenteze, multe ŝatas al mi la adaptiĝpovon de la esperantlingvo en la uzo de mallongigoj en babilejo.

G +

0 comentarios: