sábado, 16 de octubre de 2010

Por vendo en apotekoj (pri la vivo kaj verkaro de Grenkamp)


La supra anonco de la libro 5.000.000 de Salo Grenkamp aperadis en hungara beletra revuo Literatura Mondo (kun malgrandaj malsamaĵoj kaj korektetoj) ekde januaro ĝis junio de 1931.
La anonco ŝerce certigis, ke la verkon oni povis aĉeti en «honestaj farmaciejoj» (ĉu ekzistas ejoj honestaj kaj malhonestaj?; metonimia ŝerco ĉu?) aŭ mendi rekte en la eldonejoj Esperantista Voĉo kaj Literatura Mondo.

Nehazarde, Esperantista Voĉo estis pola eldonejo aparteninta al Grenkamp kaj ĝi preskaŭ nur eldonis liajn verkojn aŭ tradukojn.


Salomon Kornfeld, kiu poste esperantigis lian familinomon kiel Grenkamp, naskiĝis en Pollando en 1896. Li lernis la internacian en 1914 kaj en 1918 eldonis en Krakovo la gazeton Esperantista Voĉo, kiun poste li konvertis en eldonejon kun sidejo en Jasło. Grenkamp estis ankaŭ pioniro de la esperanta radio (li reprezentis Pollandon en la Internacia Radio Kongreso de Parizo en 1925) kaj partoprenis en kelkaj universalaj kongresoj. Li translokiĝis en la francan ĉefurbon iom post la fino de la Unua Mondmilito, estis nomumita ano de la Akademio de Esperanto laŭ peto de ties tiama prezidanto Théophile Cart (1855-1931) kaj kunredaktis la Plena-n Vortaro-n.

Tamen, kaj malgraŭ li rikoltis kelkajn premiojn (ekzemple en Floraj Ludoj en Katalunio), la beletra verkaro de Grenkamp neniam altiris la favoron de la kritikistoj.

En 1922 li mem eldonis sian poemlibron Krioj de l'koro. Kalocsay rezencis la libron tiel:

Nia esperanta literaturo ne estas ankoraŭ tiom evoluinta, ke ni povu apliki al ĉiuj aperintaj verkoj la plej severan mezuron de kritiko. Verŝajne tiu principo gvidis ankaŭ la E. L. A.-n kiam ĝi rekomendis ĉi tiun libreton. Simpatia koro klopodas en ĝi esprimi siajn naivajn sentojn, kio tamen pro la poezia malcerteco ne ĉiam sukcesas tiagrade, ke la leganto povu havi senembarasan artan ĝuon. Sed sentoj povas maturiĝi, formo povas perfektiĝi kaj tial ni povas esperi pri la poeto.
Kopar [Kálmán Kalocsay], Literatura Mondo, novembro 1922

Reveninte al la LM-reklamo, mi ne scias, ĉu la ŝerca mencio al la «honestaj farmaciejoj» («honestaj farmacioj» en la anonco de la januara numero) rilatis iamaniere kun la suba poŝtkarto, kiun dudekjaraĝa Kornfeld sendis al iu «tre estimata samideanino». La poŝtkarton el 1916, eldonita de la dresdena grupo Esperanto-Zentrale, Kornfeld adresis al la apoteko de Pol Ostrau (Polnisch Ostrau, germana nomo de la silezia urbo de Ostravo, nun en Ĉeĥio) kaj havas stampon de la militista cenzuroficejo (K. u. k. signifas «Kaiserlich und Königlich», t. e. «imperiala», por la austra impero, kaj «regala», por la hungara reĝlando).


El la bildkartkolekto de James Piton

Malgraŭ la anonco, kaj kvankam Grenkamp okaze kunlaboris en Literatura Mondo, la libro ne ĝuis bonan akcepton en la hungara revuo. En la numero de aprilo de 1931, Ferenc Szilágyi aperigis recenzon, kie li plendis pro la «pala anemio» de la libro, «verko de unu el la plej agemaj, multflankaj, fervoraj esperantistoj». En komento, kiu montras la evoluon de la esperanta literaturo dum la naŭ jaroj ekde la recenzo en la sama revuo de Krioj de l'koro (aliafoje afable parodiita por Kalocsay ĉe liaj Rimportretoj), Szilágyi diris la jenon: «Antaŭ kelkaj jardekoj certe mi estus ĝojinta, ĉar tiam oni devis ĝoji pri la esperanta libro, sed nun ni jam devas esti pli kritikemaj». Renversinte ŝercon de la aŭtoro, Szilágyi finigis jene: «[T]iun ĉi libron mi ne rekomendos eĉ al miaj amikoj». La sama riproĉo por la banaleco de Kvin milionoj travidiĝas en la noto al  poemo de Raymond Schwartz, kiun li enmetis en La stranga butiko (1931) sub la titolo «P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn» («verkita laŭ metodo, pri kiu mi konfidence atentigas mian amikon Grenkamp»): «[Ĝ]i estas la sola verko eldonita en Esperanto especiale por miopuloj, t. e. por miopuloj, kiuj ne posedas okulvitrojn».

Grenkamp neniam atingis literaran sukceson, sed li daŭrigis sian laboron de diskonigado de la esperanta kulturo pere de gazetaj artikoloj kaj libroeldonado.


La 29-an de julio de 1939, Francio nomumis Grenkamp kavaliron de la Honora Legio. Tridek kvar tagoj poste, Germanio invadis Pollandon kaj ekis la Dua Mondmilito. Same kiel aliaj elstaraj esperantistoj, Kornfeld-Grenkamp ne travivis la naziismajn terurojn, «la 15-an de Julio 1943 li estis transportita al la fifama ekstermejo de Natzweiler-Struthof per vagonaro n-ro 187, li ricevis matrikulon 4605, li estis klasita NN [dekreto Nacht und Nebel] kaj li tie mortis semajnon poste».(1)


NOTOJ
(1) Jean Amoroux: «La pereintoj in memoriam», La Hirundo, 43 (decembro 2003).

0 comentarios: