sábado, 20 de noviembre de 2010

La homo kiu en nur du horoj jam povas legi esperante


Antaŭ ĝuste cent jaroj,  la 20-an de novembro 1910, forpasis Lev N. Tolstoj, unu el la plej elstaraj nomoj de la universala literaturo.
La 27-an aprilo 1894 li sendis leteron pri esperanto, kiu aperis en la tiujara sepa numero de la revuo Esperantisto (15-7-1894).
Jen la letero:

Estimataj sinjoroj! Mi ricevis vian leteron kaj penos, kiom mi povos, plenumi vian deziron, t. e. eldiri mian opinion pri la penso de lingvo tutmonda entute kaj pri tio, kiom la lingvo Esperanto respondas al tiu ĉi ideo.
Pri tio, ke homoj celas al tio, por fari unu anaron kun unu paŝtisto de prudento kaj amo kaj ke unu el la plej proksimaj kondukantaj ŝtupoj por tio ĉi devas esti reciproka komprenado de la homoj unu alian, — pri tio povas ekzisti nenia dubo. Por tio, ke homoj komprenu unu la alian, estas necese aŭ tio, ke ĉiuj lingvoj per si mem kunversiĝu al unu lingvo (kio, se ĝi fariĝus iam, povus fariĝi nur post tre longa tempo), aŭ tio, ke la sciado de ĉiuj lingvoj tiel vastiĝu, ke ne sole ĉiuj verkoj estu tradukitaj en ĉiujn lingvoj, sed ankaŭ ke ĉiuj homoj sciu tiom multe da lingvoj, ke ĉiuj havu la eblon komunikiĝi unu kun la alia en tiu aŭ alia lingvo, aŭ tio ke ĉiuj elektu unu lingvon, kiun devige lernus ĉiuj popoloj, aŭ fine tio (kiel supozas la volapukistoj kaj esperantistoj), ke ĉiuj homoj de diversaj nacioj akceptu unu arte faritan faciligitan lingvon internacian kaj ĉiuj lernu ĝin. En tio ĉi konsistas la ideo de la esperantistoj. Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi lasta supozo estas la plej prudenta kaj — la plej grava — la plej facile efektivigebla.
Tiel mi respondas la unuan demandon. La duan demandon, — en kia grado la lingvo Esperanto kontentigas la postulojn de lingvo internacia, — mi ne povas respondi tute decide, ĉar mi ne estas kompetenta juĝanto en tio ĉi. Unu, kion mi scias, estas tio, ke Volapük aperis por mi tre komplikita, Esperanto do, kontraŭe, tre facila, kiel ĝi devas aperi al ĉiu Eŭropa homo. (Mi pensas, ke por tutmondeco en absoluta senco de tiu ĉi vorto, t. e. por ligi inter si Hindojn, Ĥinojn, popolojn Afrikajn k. t. p., estos necesa alia lingvo, sed por homo Eŭropa Esperanto estas tre facila). La facileco de ĝia lernado estas tiel granda, ke, ricevinte antaŭ ses jaroj Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn, skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj de okupado povis jam, se ne skribi, almenaŭ libere legi en tiu ĉi lingvo.
En ĉia okazo la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon por la lernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel malgrandaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, — almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj — ĉiuj kristanoj, — ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon. Mi ĉiam pensis, ke ekzistas nenia pli kristana scienco, ol la sciado de lingvoj, tiu sciado, kiu donas la eblon komunikiĝi kaj ligiĝi kun plej granda nombro da homoj. Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur dank' al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero, kiu estas la ĉefa kaj sola difino de la homa vivo.
27 aprilo 1894
Lev Tolstoj

0 comentarios: