domingo, 7 de noviembre de 2010

Neunuflanka modernemo (1931)


Ĉu Photoshop-a ŝerco? Ĉu la gazeto de majo 1932 aperis dukovrile?
Fakte, tiam la revuo Literatura Mondo uzis la saman kovrildesegnaĵon en malsamaj koloroj por ĉiu jarkolekto. Dum la jaro 1931 ĝi montris desegnaĵon de Béla Blau:


En la antaŭlasta paĝo de la 10-a numero (novembro-decembro) de 1931, la redakcio aperigas la jenan anoncon:

Nia titolpaĝo por 1932
Ĉar la gusto de niaj legantoj estas malsama, ni ne volas mem elekti titolpaĝon por la sekvonta jaro. Sube ni donas kvar bildojn, el kiuj niaj legantoj bonvolu elekti. Ni uzos tiun bildon, kiu ricevos la plej multajn voĉojn. Al la nuna numero estas aldonata voĉdonilo, kiun vi povas sendi — se vi nenion krome surskribas — kiel presaĵon al nia adreso. Ni akceptas voĉdonilojn nur ĝis 1.12.1931.

Finfine, la kvar bildoj (de Bartha, Blau, Göndör kaj Marton)  ne aperis «sube», sed aliloke, interne de intervjuo de Julio Baghy al S-ino Isbrücker («la animo de la Nederlanda esp. movado»).



Ĉi tiu estas la LM-kovrilo de januaro 1932. Do, venkis la tria opcio, fare de Beri Göndör.


Kaj en la paĝo 18, sube de artikolo de E. G. pri la neceso de verki esperante originalan literaturon («Ni devas krei propran literaturon, kiu kaŭ la kvalitoj ne estu malpli alta, ol la literaturoj naciaj. Ni devas aspiri, ke el Esperanto oni traduku en lingvojn naciaj. Kaj tio ne estas utopio, ĝi estas realaĵo de ne tro malproksima estonteco. Abismoj de J. Forge estas tradukita al lingvoj finna kaj ĉina. Ĉu tio ne estas brila sukceso? Ĉu tio ne estas plej bona propagando por nia lingvo?»), oni legis la jenon:

Nia titolpaĝo
Kiel niaj legantoj vidas, en la konkurso venkis la titolpaĝo nro III. Jen la preciza rezulto de la voĉdonado:
Titolpaĝo I: 12 voĉoj. Titolpaĝo II: 44 voĉoj. Titolpaĝo III: 68 voĉoj. Titolpaĝo IV: 23 voĉoj.
Tiel do pri la ĉijara titolpaĝo ne estas responda plu nia unuflanka modernemo, ĝi estas elektita, per tute demokrata vojo de nia legantaro mem.

Nova pentraĵo de Béla Blau ilustris la kovrilojn dum 1933, kaj alia verko de Beri Göndör reaperis en 1934.

0 comentarios: