jueves, 14 de abril de 2011

Lasta adiaŭo al L. L. Zamenhof (1917)


Lazaro Ludoviko Zamenhof forpasis la 14-an de aprilo 1917, antaŭ ĵus 94 jaroj. Lundon la 16-an de aprilo, funebra procesio forlasis la varsovia domo de la «iniciatoro» de la internacia lingvo kaj la ĉerko estis elportata ĝis la tombejo.
Dum la ceremonio, Antoni Grabowski, la homo kiu tridek jaroj antaŭe unue dialogis buŝe en esperanto kun Zamenhof, adiaŭis la Majstron:


Funebraj aŭskultantoj, karaj samideanoj!
Granda doloro trapenetras niajn korojn; ni staras ĉe la ĉerko de nia kara Majstro. Foriris en la regnon de l’ eterneco geniulo, kies venon sur la teron atendis jarcentoj, kiu estis kvazaŭ elektita de l’ Providenco, ke li fine solvu la gravan problemon de lingvo internacia, pri kiu antaŭ li multe da pensuloj revis kaj vane laboris.
Sed, parolante al vi, karaj samideanoj, ĉu mi bezonas prezenti la grandajn meritojn de l’ mortinto rilate al la homaro kaj la patrujo?
Ĉu mi bezonas rakonti al vi, kiel nia Majstro, ekaminte sian ideon en la infaneco, restis al ĝi fidela ĝis sia lasta spiro? Vi ja scias, kiom pezajn oferojn li faris por la efektivigo al sia verko:

La junecon li ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta,

kiel li mem konfesas en sia unua kanto. Vi scias, kiel nia Majstro longe vivis en mizero, metante ĉiujn siajn moralajn kaj materialajn rimedojn sur tiun altaron. Nur malrapide maturiĝis la fruktoj de lia penado. Fine li fariĝis fama en la mondo, centoj da miloj elparolis lian nomon kun plej grandaj amo, respekto kaj admiro; d-ro Zamenhof kvazaŭ reĝo estis adorata de sia interspirita regno; sed malgraŭ ĉiuj honoroj li ĉiam restis same modesta.
Sed mi ne bezonas pentri al vi la larme puran karakteron de nia Majstro, vi konas ĝin, same, kiel la grandecon de lia tuthomara verko, same, kiel ĉiun pli gravan momenton el lia vivo. Unu tia momento vive al mi prezentiĝas en la nuna funebra horo: Kun kortuŝo mi rememorigas al mi, kiel, antaŭ tridek jaroj, mi la unuan fojon salutis nian Majstron en la lingvo internacia: tiam okazis la unua interparolo Esperanta. Ĉu tiam mi povis antaŭsenti, ke mi staros ĉe via ĉerko, por diri al vi, kara amiko, la lastan: adiaŭ! en Esperanto! Adiaŭ! Kaj ĝis revido en pli bona mondo sen doloroj kaj suferoj! Sed ne! vi ne foriras, vi vivas kaj vivos eterne en la mondo, kiam ni, viaj fidelaj lernintoj, jam longe estos foririntaj; vi vivos en la koroj de niaj posteuloj, ĉiam pli granda, ĉiam pli adorata bonfaranto de l’ homaro. Vi eniris en la panteonon de l’ senmortaj geniuloj. Tio estu konsolo ankaŭ por vi, funebranta, grandanima lia vivkunulino, kiu lin tutkomprenis kaj ĉiam kuraĝigis dum la malfacilaj momentoj de lia vivo.

Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-rivero,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendis branĉojn ĉirkaŭ tero.
En niaj koroj, granda homo,
Jam staras viaj monumentoj,
La gloron de l’ benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj!

Post la penadoj de la vivo ripozu kviete, la tero estu por vi malpeza!



Fonto: A. Oberrotman kaj T. Jung (eld.): La lastaj tagoj de L. L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio, Kolonjo-Horrem (Germanio), eldonejo de Esperanto Triumfonta, 1921. Rete legebla ĉi tie.