sábado, 3 de diciembre de 2011

Naskiĝas literaturamondo.org

Naskiĝis gazeto. Gepatroj, parencoj, konatuloj staras ĉirkaŭ la lulilo kaj penas, kun timema espero, diveni la sorton de la novenaskito. Alvenas D-ro. Okulvitro kun venena krajonlanco en la mano, vestita per malbonhumoraj recenzmanuskriptoj kaj grumblante, ektirinte sian longan barbon, li diras: „La infano ne estas vivkapabla, ĝi estas herede malsana, la gepatroj ja suferas je peza malsano, je la Gazetfonda Febro“

Per tiuj ĉi vortoj de Kalocsay «al la legantoj» ekiris je oktobro 1922 la plej fama beletra gazeto de nia historio. La vojo neniam estis facila por tiu novenaskito, sed ĝi atingis 16 jarkolektojn dum tri periodoj kaj siaj 3.148 paĝoj rolas kiel mirinda montrilo de tiuepoka esperanta literaturo.

Literatura Mondo estis nek la unua –inter ĝiaj antaŭaĵoj oni ne povas forgesi La Revuo-n (1906-1914)– nek la lasta –poste la esperantistaro ĝuis literaturajn projektojn, kiel tiuj de Fonto (1980-2006) aŭ la nuntempa Beletra Almanako (ekde 2007)– beletra revuo en esperanto, sed sendube fariĝis turnopunkto por la esperantigo de universalaj verkoj kaj ĉefe por la originala esperanta literaturo. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro de 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri periodoj (1922-1926; 1931-1938 kaj 1947-1949), Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglan periodon de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis duvoluman Encicklopedio de Esperanto-n (1933).



Nova retejo: literaturamondo.org
Aŭstra Nacia Biblioteko komencis antaŭ ne longe retan alŝutadon de skanaĵoj de fruepokaj esperantaj libroj kaj gazetoj. Apud aliaj gravaj gazetoj de la historio de esperanto, la biblioteko skanigis kelkajn numerojn de Literatura Mondo elŝuteblaj kiel bild-dosierojn (ĉiu paĝo unu JPG-dosiero). Mi unue kunigis tiujn bild-dosierojn en PDF-dosieroj kaj signorekonis ilin por ebligi serĉoj. Poste mi kompletigis-as-os tiujn dosierojn per skanado de miaj propraj gazetoj kaj, ĉefe, de la kompleta kolekto de Museu d'Esperanto de Subirats (danke al la helpemo de Rafel Hernández).



Tiu ĉi retejo literaturamondo.org naskiĝas kun la ĉefa celo de kunhavigi legeblajn kaj serĉeblajn dosierojn de la, miaopinie, plej grava beletra esperanta gazeto ĝis nun. Tamen, mi ankaŭ aperigas-os etajn tekstojn por prezenti la enhavon de ĉiu jarkolekto, biografiojn de la ĉefroluloj de tiu ĉi granda aventuro aŭ kompletan datumbazon de artikoloj, poemoj, eseoj, noveloj, ktp, kiuj aperis en Literatura Mondo.

Komentoj kaj korektoj estus bonvenaj pere de tiu ĉi blogo aŭ retpoŝte.

8 comentarios:

Sudastelaro (James R. Piton) dijo...

Du vortoj plus krisigno: koran dankon! Via laborego estas tre bonvena kaj tutmonde disponigas al ni plenan trezoron, alireblan ĝis nun al malmultaj.

desespero dijo...

Dankon, Sudastelaro!

pistike65 dijo...

Gratulegon! Mi atendas havi kelkajn liberajn minutojn/horojn por studi la promesplenan rezulton de Via laboro…

Amike
István Ertl

Anónimo dijo...

Tre belaj paĝoj! Gratulon! Eble vi povus mencii (sub Aliaj projektoj pri LM) ke la jaroj 1923-1938 troviĝas ankaŭ ĉe IEM http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm.

Bedaŭrinde mankas kaj ĉe vi kaj ĉe IEM la jaroj 1947-1949. Ĉu vi havos eblon trovi kaj aldoni ilin?

/Sten Johansson, Svedio

desespero dijo...

Dankon, Sten.
Jes, mi nun skanas la trian periodon. Mi aldonos tiun periodon baldaŭ (eble en januaro). La ligilo al Aŭstra Biblioteko jam estas ĉi tie http://literaturamondo.org/klarigoj.htm
sed mi ankaŭ aldonos sub "Aliaj projektoj"

desespero dijo...

Ligilo aldonita. Dankon denove.

Anónimo dijo...

Dankon pro via netaksebla laboro. Tio permesas reveni preskau unu centjaro en nia literatura movado kaj malkovri revuon chiam menciitan, sed ne chiam chemane.
Luizo

desespero dijo...

Dankon, István kaj Luizo