miércoles, 23 de mayo de 2012

Cikloj kiuj ruladas kun la nomo de nia lingvo

En 1909, la kataluna biciklisto José Magdalena venkis pokalon Esperanto dum la 5-a Universala Kongreso en Barcelono. Tio estis bona reklamilo en la tiama sporta gazetaro.

Reklamo de bicikloj en El Mundo Deportivo (16-9-1909), p. 6

Tiutempe oni povis vidi plurajn anoncojn en esperantaj revuoj kaj ne nur pri esperantaj eldonaĵoj, grupoj aŭ kursoj, sed ankaŭ pri viskio, cigaroj aŭ eĉ bicikloj. En revuo Esperanto aperis en 1905, tuj post la unua kongreso, anonco de bicikloj Agramon-Esperanto.

Reklamo en Esperanto, n-ro 8 (dimanĉo 24 septembro 1905)

La reklamo rilatas al iu vendejo de horloĝoj, strasaj juveloj kaj bicickloj. Stranga miksaĵo laŭ la hodiaŭa vidpunkto. La vendejo Agramon troviĝis en urbeto Ceret, en la franca Katalunio, kaj la vorto Esperanto legeblis grandlitere sur la tolmarkezo. 

La vendejo de Agramon en Ceret

Sed kial tiu vendejo, kiu oferis krediton ĝis 20 monatoj, ankaŭ korespondis esperante? La sama reklamo enhavas la respondon: «Le Gérant: Paul BERTHELOT». Li ja bone sciis kiel korespondi komerce en esperanto, ne vane li kunverkis kun Charles Lambert Komercaj Leteroj (1903).

Oni do pensis, ke oni bezonas prepari por ili areton da komercaj leteroj enhavantan esperante iliajn plej oftajn esprimojn, kaj oni esperas, ke el ĝi la komercistoj kaj la studentoj de Komercaj Lernejoj ĉerpos ion utilan.
Komercaj leteroj, antaŭparolo 

Paul Berthelot (1881-1910), eksteredza filo de Paul Bert, naskiĝis en Auxerre kaj lernis esperanton en sia juneco. Ŝajne li ekstudis medicinon kaj interesiĝis pri matematiko kaj lingvoj greka kaj sanskrita, sed ne sukcesis eniri en Politeknikan lernejon ĉar li «vigle kontraŭdiskutis lian ekzameniston».(1)

Paul Berthelot

En 1904, Berthelot kunigis katalunajn esperantistojn ambaŭflanke de la Pireneoj kaj fondis la Grupon Esperantistan de Katalunjo, kiu estis la unua nacia kataluna esperantista asocio kaj iasence heroldo de KEA. La klopodoj de Berthelot li mem rakontis en artikolo publikigita en Lingvo Internacia, n-ro 9 (1904).

Tiu ĉi lando estas la Katalunjo, regiono kiu enhavas malgrandan parton de la franca tero kaj riĉan pecon el hispana. Lando disŝirita de politikemeco, elturmentita de la batalo de lingvoj, tamen laborema, produktema, agema, fonto senfina de forto.

En Figueres, Berthelot konatiĝis kun Salvador Dalí, pioniro de esperanto kaj patro de la onta mondfamega pentristo, kiu naskiĝis en tiu sama printempo de 1904. Eduardo Segarra rolis kiel delegito en Manresa kaj en Ceret la delegito estis

Sº Edouard Agramon, negocisto, fabrikanto de cikloj «Esperanto» kiuj ruladas kun la nomo de nia lingvo sur ĉiuj vojoj de la regiono.

En 1905, Berthelot ekeldonis revuon Esperanto-n, «propaganda ĵurnalo por la lingvo helpa internacia». Sur la paĝoj de Esperanto oni legis la novaĵojn pri la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer kaj Berthelot faris la unuajn provojn de unulingva esperanta vortaro kvar jaroj antaŭ la eldono de la Plena Vortaro de Émile Boirac (1851-1917).

Esperanto, n-ro 3, dimanĉo 16 julio 1905, p. 2

Du jaroj poste, Berthelot transdonis la revuon al Hector Hodler kaj, ekde la oka kajero de 1908 (15-a de majo), ĝi fariĝis «oficiala organo de la  Universala Esperanto-Asocio», ĵus fondita.
Oni konas la ĝisnunan celon de la Esperantista movado; ĝi estas plej vasta, plej grandioza: doni al la mondo helpan lingvon, kiun oni uzos por internaciaj rilatoj.

Tiam Berthelot, post vivi en Svisio kaj Hispanio, jam loĝis en Sudameriko. Unue li ekloĝis en Montevideo, sed baldaŭ aliros Brazilon, kie partoprenos en la 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1907. En Brazilo li konatiĝis kun la anarĥiisto Neno Vasco kaj instruis esperanton kaj la francan ĉe la mondkonata Berlitz. El Sudameriko, li ankoraŭ verkis por revuo Esperanto, sub la rubriko «Tra la mondo». Liaj rakontoj pri Brazilo estas foje plenkolore antropologiaj:
Ili ricevis fajron per aparato simila al la «swastika» de la Hindoj. La plantado, la rikoltado, la fabrikado de la potaĵoj kaj de la fermentitaj trinkaĵoj estis la okupo de la virino. La homo prenis sur sin la ĉason, la fiŝkapton kaj la militon. La virino kaptita dum milito aniĝis en la nova gento, ĉar la enlanduloj kredis ke la virino havas nenian influon sur la idaro. La viro kaptita estis kutime manĝita meze de grandaj festoj.

Foje kontraŭklerikalaj:
La duonoficialaj informoj de la misioj estas nefidindaj ĉar ili nur celas ricevi novajn monhelpojn de la regnestraroj.

Kaj ĉiam kritikemaj kontraŭ la «civilizuloj»:
Eĉ por la civilizuloj, la Indo estas io apenaŭ pli alta ol besto. Kiam S-ro Barbosa vizitis la Indojn, liaj konatoj lin petis: «Sendu al mi Indidon, Indidinon, dek sovaĝulojn por mia fabrikejo, dudek knabinojn por mia laborejo, k. t. p...» – «Mi ne riskas mian vivon kaj sanon por fariĝi sklavisto», respondis la scienculo. Tial, li faris al si multe da amikoj ĉe la Indoj, kaj multe da malamikoj ĉe la samlandanoj.

La artikolo de Berthelot (subskribita M. V., komencliteroj de lia plumnomo Marcelo Verema)(2) etendiĝis sur tri kajeroj de Esperanto kaj finis per jenaj vortoj:
Kio ajn estas, la tempo venis, ke oni sendu al la enlandulo iun alian, ol la kalabrajn pastrojn malsatantajn aŭ la ekleziulojn, kiujn Francujo fordankas.

Berthelot ankoraŭ verkis artikolon el Montevideo,  sed baldaŭ li foriros al la brazila ĝangalo por labori kun la indiĝenoj. Tie li verkis en la franca la anarĥismema  La evangelio de la horo, esperantigita de D. Ivanski kaj en 1912 eldonita de Internacia Socia Revuo, kiun Berthelot mem fondis en Eŭropo. (La verkon  reeldonis Fonto en 1990).

Malsana je ftizo, Berthelot pasigis la lastajn tagojn de sia vivo en misio de dominikaj monaĥoj en Conceiçåo do Araguaia, kie forpasis la 2-an de novembro 1910. Antaŭ lia foriro en «sovaĝan parton» de Brazilo, li skribis al Bourlet: «Vi versajne ne revidos min, ĉar de tien, kien mi iras, neniu ankoraŭ revenis!»

Kaj li ne revenis.
Kio okazis al li en tiuj vastaj stepoj, aŭ arbaroj aŭ montoj senhomaj? Ĉu meze de la granda Naturo, lia sentema animo impresiĝis? Ĉu, malfortiginte kaj premate de la grandiozeco de la izoleco, li, la malfeliĉa orfo sen familio, sopiris al eterna feliĉo? La dia graco, lin trafis, kaj la iama senkreda liberpensulo mortis pie, kiel sankta kristano.

En 1975, Esperanto citis la nekrologon verkitan de Courlet kiam ĝia redaktoro finfine memoris pri la fondinto de la gazeto, 65 jaroj post lia forpaso. Kaj denove oni insistas pri lia pia morto, «kiel vera kristano, kvazaŭ sanktulece».
Amen.

Notoj
(1) Carlo Bourlet: «Paul Berthelot» [nekrologo], La Revuo, n-ro 8 (56) (aprilo 1911), p. 374-377.
(2) Sub tiu plumnomo, Berthelot verkis strangan reformeman verkon Fonetika litera. Skizo pri kelkaj konsonantoj, Ceret, 1904. Reeldonita de Iltis, Bad Bellingen, 2011.

Aldonitaj dosieroj
La sekvajn PDF-dosierojn mi kunigis el bilddosieroj skanitaj de la Aŭstra Nacia Biblioteko.
P. Berthelot: «Tra fremda lando», Lingvo Internacia, n-ro 9 (1904), p. 280-281.
C. Bourlet: «Paul Berthelot»La Revuo, n-ro 8 (56) (aprilo 1911), p. 374-377.
P. Berthelot: Vortaro Esperanto-Esperanta (nefinita vortaro, kiu aperis en revuo Esperanto)

0 comentarios: