viernes, 8 de junio de 2012

Platero kaj ni

Kiel knabo mi legis Platero y yo en la hispana. La libro estis tiam, dum la lastaj jaroj-tagoj de la reĝimo de Franco, deviga legado en la baza lernejo. La libro konsistas el 138 etaj ĉapitroj prozaj, kiujn oni legas kiel poezion. Multaj homoj el mia generacio, naskitaj en Hispanio kaj ankaŭ en Sudameriko, bone memoras la unuan frazon aŭ la tutan unuan ĉapitron.

Platero es pequeño, peludo, suave; tan blando por fuera, que se diría todo de algodón, que no lleva huesos. Sólo los espejos de azabache de sus ojos son duros cual dos escarabajos de cristal negro.
Lo dejo suelto, y se va al prado, y acaricia tibiamente con su hocico, rozándolas apenas, las florecillas rosas, celestes y gualdas... Lo llamo dulcemente: ¿Platero? y viene a mí con un trotecillo alegre que parece que se ríe en no sé qué cascabeleo ideal...
Come cuanto le doy. Le gustan las naranjas mandarinas, las uvas moscateles, todas de ámbar; los higos morados, con su cristalina gotita de miel...
Es tierno y mimoso igual que un niño, que una niña...; pero fuerte y seco por dentro como de piedra. Cuando paso sobre él, los domingos, por las últimas callejas del pueblo, los hombres del campo, vestidos de limpio y despaciosos, se quedan mirándolo:
—Tien’ asero...
Tiene acero. Acero y plata de luna, al mismo tiempo.

Jaroj poste, ni denove legis la unuan ĉapitron kaj la beletra instruisto, kiel greka koboldo, demandis nin: trovu en la teksto hiperbolojn, trovu polisindeton, trovu asindeton, trovu metaforojn, trovu sinesteziojn, trovu hiperbaton.
Jes, oni povas trovi ĉiujn greknomajn stilfigurojn en tiu eta unua ĉapitro kaj eĉ ĝui la «nudan poezion» de Juan Ramón Jiménez.


En la jaro 2009, Miguel Gutiérrez Adúriz esperantigis la libron kaj ĝin eldonis Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kadre de la kolekto «Hispana Literaturo». Jen la unua ĉapitro:
Platero estas eta, vila, milda; ekstere tiel mola, ke ĝi ŝajnas tute kotona, senosta. Nur la spegulaj gagatoj de ĝiaj okuloj duras kiel du skaraboj el nigra kristalo.
Mi ellasas ĝin, kaj ĝi iras la herbejon, kaj per sia muzelo karesas delikate, faciltuŝe, la floretojn ĉielbluajn, rozajn kaj flavajn... Mi vokas ĝin dolĉe: Platero!, kaj ĝi venas al mi per tiel gaja troteto, ke ĝi ŝajnas ridanta ĉe la sono de mi ne scias kia tintilo ideala...
Ĝi manĝas kion ajn al ĝi mi donas. Plaĉas al ĝi la oranĝoj mandarinaj, la sukcenaj uvoj muskataj, la violaj figoj kun sia kristala guteto miela...
Ĝi estas tenera kaj kaĵola same kiel knabo, kiel knabino.., se interne seka kaj forta kvazaŭ ŝtona. Kiam mi rajdas sur ĝi la dimanĉojn, tra la lastaj stratetoj de la vilaĝo, la kamparanoj, lante pasantaj en puraj vestoj, longe ĝin rigardas:
–Ĝi ‘stas ŝtala...
Jes, ĝi estas ŝtala. Ŝtala kaj samtempe lun-arĝenta

Juan Ramón Jiménez kaj lia Nobel-premio
En la jaro 1936, post la eksplodo de la hispana enlanda milito, Juan Ramón Jiménez (1881-1958) forlasis Hispanion por neniam reveni. En la jaro 1956, la Sveda Akademio aljuĝis la Nobel-premion pri literaturo al la andaluza poeto. Li ricevis la informon en sia hejmo de San Juan de Puerto Rico, nur tri tagojn antaŭ la morto de sia amata edzino Zenobia Camprubí. La tiama hispana gazetaro eĥis la novaĵon. En la barcelona ĵurnalo La Vanguardia, Juan Ramón Masoliver (1910-1997), kuzo de la kinreĝisoro Luis Buñuel, demandis sin pri la kialoj de la premio al hispano 34 jarojn post tiu de Jacinto Benavente kaj ne forgesis mencii la eniron de Hispanio en Unuiĝintaj Nacioj nur monatojn antaŭe. La artikolo «En tiu ĉi hispana horo de la Nobel-premio» finiĝas jene:
Venko de Hispanio kaj de ĉiuj landoj, kiuj rekonis sin en la vorto kaj la rekteco de la poeto el Moguer.

Danke al la elsekretigo de dokumentoj post la laŭlegaj kvindek jaroj, Alfonso Alegre Heitzman pristudis la misterojn de la premio de 1956 en sia libro Juan Ramón Jiménez: Crónica de un Premio Nobel [JRJ: Kroniko de Nobel-premio]. La Hispana Reĝa Akademio jam de la jaro 1952 petis la premion por Ramón Menéndez Pidal (1869-1968) kaj Juan Ramón Jiménez nur ricevis apogojn eksterlande. Unue, tiu de ĉilia poetino Gabriela Mistral, kiu ricevinte la Nobel-premion en 1965 deklaris: «La premion oni ne devis doni al mi, sed al Juan Ramón Jiménez, kiu meritas ĝin multe pli. Jes, jes, ni ĉiuj estas liaj lernantoj.» Poste, tiu de Cecil Maurice Bowra, literatura profesoro en Oksford kaj onta prezidanto de la Brita Akademio, kiu rekomendis ĝin per tiu ĉi malsupra letero.

Klaku sur la bildo por pligrandigi. Fonto de la foto

Finfine en 1956, malgraŭ aliaj kandidatoj kiel Camus, Borges, Pound, Greene aŭ denove Menéndez Pidal, Hjalmar Gullberg (1898-1961) defendis la verkon de Juan Ramón Jiménez. Li ne elstaris kiel Antonio Machado aŭ Federico García Lorca, pripensis la sveda akademiano, sed «ni ne povas premii ilin ĉar ambaŭ mortis dum la enlanda milito». Jes, Lorca estis mortpafita en 1936 kaj Machado forpasis en franca vilaĝeto de Collioure, apud la landlimo, en 1939.

0 comentarios: