martes, 12 de junio de 2012

Sen skanilo mi skanas

Tre baldaŭ nia lingvo fariĝos 125-jara. Cara cenzuristo Lagodovskij ricevis presitajn ekzemplerojn de Международный язык. Предисловие и полный учебникъ. Por rusoj kaj la 26-an de julio 1887 (la 14-an laŭ la tiama rusa julia kalendaro) li permesis enmondigi la verkon, kiu poste ĉiuj esperantistoj konis kiel la Unuan Libron.


Dum tiu 125 jaroj eldoniĝis dekoj de miloj da libroj kaj gazetoj en esperanto. Ekzempleroj de la plimulto el ili ankoraŭ troveblas en esperantistaj bibliotekoj kiel GEB en Aalen aŭ Biblioteko Butler en Barlaston, aŭ ene de la Aŭstra Nacia Biblioteko en Vieno aŭ en la Biblioteko Hector Hodler ĉe la sidejo de UEA en Roterdamo. Aliajn «inkunablojn» aŭ raraĵojn posedas privataj kolektantoj kiel familio Molerafamilio Hernández, ambaŭ en Katalunio. Iom post iom oni enretigas la katalogojn de tiuj bibliotekoj kaj iam ĉiuj esperantistoj eblos konsulti la plej gravajn E-bibliotekojn de la tuta mondo.

Alia klopodo estas la bitigado de tekstoj, kiuj iom post iom iĝas publikajn havaĵojn. Aŭstra Nacia Biblioteko rolis pionere ĉi-rilate. Ĝi enretigis (bedaŭrinde nur kiel JPG-dosierojn) plurajn librojn kaj revuojn de la unuaj jaroj de esperanto. En Hispana Esperanto-Federacio, Ana Manero ekirigis antaŭ kelkaj jaroj projekton Bitoteko, kiu celas katalogi kaj kunhavigi rete ne nur librojn kaj periodaĵojn, sed ankaŭ fotojn, afiŝojn, gazeteltondaĵojn kaj iu ajn esperanto-rilataj dokumentoj ĉu bitigitaj aŭ denaske bitaj. Ankaŭ individuaj esperantistoj kontribuas per zorga bitigado de raraĵoj, kiel ekzemple tiu ĉi revuo Moderna Humoro, kies nura numero eldoniĝis en Germanio en la jaro 1911.

Skanis Michael Lennartz

Por ciferigi tekstojn la pli bona solvo estas bona skanilo. Tamen, ne ĉiuj posedas skanilon kiel tiu de Google kaj foje simpla skanilo ne taŭgas por ciferigi tekstojn binditaj en dikaj volumoj. Tio okazis al mi kiam mi volis enbitigi la trian periodon de Literatura Mondo el volumo de la Muzeo de Esperanto de Subirats.

La solvon mi trovis rete. Mi konstruis ion similan al la aranĝo montrata en la suba foto. Oni metas du karton-skatolojn en orta angulo kaj lasas spacon por la spino de la libro. Vitro por premi la paĝojn kaj bona kaj sensanĝa lumo kompletas la muntaĵon. Nur mankas fotilon kaj tripiedon por fiksi ĝin, kaj oni jam povas ekfoti. La ĉefa afero por atingi bonajn rezultojn estas meti la fotilon paralele al la paĝo. Pliajn klarigojn pri la uzado de tiu «hejma skanilo» oni povas legi en tiu ĉi PDF-dosiero (en la angla).


Iam tiam oni ne havas tempon por tondi kartonojn aŭ ne kunportas tripiedojn. Tio sukcesis al mi pasintsemajne, kiam mi vizitis Biblioteko Ramon Molera Pedrals en Moià (Katalunio). Inter la grandega gazetkolekto troviĝis bindita volumo, kiu enhavis la kvar numerojn de Bibliografio Gazeto. BG aperis kvaronjare kiel senpaga aldono por abonantoj al Literatura Mondo kaj membroj de AELA.

Unua numero de Bibliografia Gazeto. Baldaŭ legeblos ĉe Literaturamondo.org


Kiam vi fotas sen tripiedo kaj iom haste, la rezultoj ne ĉiam bonas. La foto povas ŝajni funelon; la alineoj misparalelas. Sed tio (kiel amiko Carles instruis al mi) ankaŭ havas solvojn pere de programoj kiel PhotoShop, Corel Paint Shop Pro kaj aliaj. Vidu ekzemple tiu ĉi procezo (klaku sur la bildoj por pligrandigi ilin):






Do, ĉu vi havas fotilon, interesan esperantan libron aŭ gazeton kaj iom da tempo? Kial ne ciferigi vian raraĵon kaj kunhavigi ĝin rete?