martes, 25 de septiembre de 2012

Ĉu vi fajfas esperante?

En sia Lehrbuch der Welthilfssprache Esperanto, Karl Loy «donas katekismoforman demandaron, kies lasta ero tekstas»:(1)

Kiun insignon portu ĉiam ĉiu esperantano?
La verdan stelon!
Kion li devas scii parkere?
La Esperanto-himnon kaj la esperantan fajfsignalon!

Ĉiuj esperantistoj bone konas la himnon La Espero, kun muziko de Félicien Menu de Ménil kaj la vortoj de Zamenhof. Tamen kio estas la esperanta fajfsignalo?

En la jaro 1909 la Svisa Societo proponis al la tutmonda esperantistaro fajfi etan melodion por identiĝi kiel esperantisto, ekzemple kiam vi atendas trajnon en fremda lando. La notliniaro de la melodieto aperis en la Esperantista Poŝkalendaro por la jaro 1909 (ĵus sube oni vidis la Esperanto-alfabeton laŭ Braille).

Esperantista Poŝkalendaro, 1909 (fotita en Biblioteko Molera)

La poŝkalendaroj, eldonitaj de Möller & Borel de 1908 ĝis la eksplodo de la unua mondmilito, estis sufiĉe enhavriĉaj. Legu ekzemple tiun ĉi reklamon en Lingvo Internacia:

Klaku por pligrandigi

Eble vi nuntempe ne emas fajfi en fremda stacidomo, sed ni ankoraŭ povas honori la pli ol centjaran donacon de la Svisa Societo.

Sonortono en poŝtelefonilo
Muzikisto, amiko kaj samideano Víctor Solé afable fajfis la signalon kaj surbendigis ĝin kiel mp3-sondosieron.
Dum la 1870-jardeko Elisha Gray kaj Alexander Graham Bell, inter aliaj, prilaboris strangan aparaton, kiu revolucios la homan komunikadon. Bell nomis ĝin telefonilo.

Telefonĝermo de Bell (foto el Vikipedio)

Kiam ekis la 20-a jarcento, la aŭtoro de la eta melodio ne povis imagi, ke la esperantista fajfsignalo nun eksonas el mia poŝtelefonilo kiam mi ricevas Whatsapp-mesaĝon. Ĉu vi volas uzi la fajfaĵon kiel sonortonon?


Notoj
1. Germana Esperanto-Revuo, 23 1970 (3), p. 33.

Tiu ĉi blogero naskiĝas el demando de Roland Rotsaert, kiu legis la malsupran tekston en flandra gazeto Nia Folieto (Gento, septembro 1919)
Dum ekskurso, dum vojaĝo, kiam vi forgesis surmeti la VERDAN STELON, uzu la ESTPERANTISTAN FAJFSIGNALON por konatiĝi kun samideanoj ĉe stacidomoj, publikaj kunvenejoj, k.t.p

kaj demandis pri tio en Guglo-listo Esphist.

Dankon al CIC (el Biblioteko Molera) por foti la Esperantista Poŝkalendaro kaj la aldonitan paĝon de Germana Esperanto-Revuo, al Víctor Solé por fajfi la melodion kaj al Zsofia Korody, kiu skanis la paĝon el Germana Esperanto-Revuo.

Aldono
Germana Esperanto-Revuo solvis sian propran dubon pri la E-fajsignalo pere de Reinhard Haupenthal (GER 6 [1970], p. 69) kaj sampaĝe Dr-Ing. A. Warner el Darmstadt rakontis sian vivsperton rilate al la fajfsignalo.

Mi lernis la „Esperantan fajfsignalon” de mia patro, kiu siaparte lernis la Internacian Lingvon ĉirkaŭ 1920. En lia lernolibro estis la notoj de Esperanta signalo. Li enkondukis tiun signalon al sia amikaro kaj plue uzis ĝin, kvankam li forgesis la lingvon. Tiu signalo fariĝis poste signalo de nia familio. Kiam mi en 1948 kiel gimnaziano eklernis Esperanton, mia patro diris al mi, ke la familia fajfsignalo devenas de la Esperanta fajfsignalo. Kiam mi estis aktiva en la Esperanto-movado – speciale en Hannover kaj Frankfurt (Main) – mi neniam renkontis samideanon uzantan tiun signalon.

Kaj finfine partoprenis la ĉiam sprita Jean Forge-Fethke. (Tamen, la 4 notoj de li menciitaj malsamas al tiuj de la fajfsignalo):
Jes, tia fajfsignalo ekzistis kaj ekzistu estonte! Kiam mia frato Edmund kaj mi laboris en „Esperanto Triumfonta” (nuna „Heroldo de Esperanto”) ĉe nia altŝatata ĉefo Teo Jung en la jaroj 1922/23, ni regule praktikis la Esperantan fajfsignalon, kaj ankoraŭ hodiaŭ 1970 ni ne forgesis ĝin. Ĝi konsistas el 4 tonoj kaj estas fragmento el la himno: „nun – de – lo – ko”. Laŭ mia memoro ni „heredis” tiun ĉi signalon de malnova pioniro Hurler laborinta kun mi en la redaktejo. Ĉu ekzistas ankoraŭ aliaj fajsignaloj, mi ne scias. Ĉiuokaze mi rekomendas fiksi oficiale (!) komunan internacian fajfsignalon (ĉi supran aŭ alian).
Ekzistas multaj momentoj, en kiuj oni povas apliki la signalon. Kelkaj ekzemploj:
1. Ĉiuj Esp. Radiostacioj uzu la fajfsignalon kiel anoncilon aŭ paŭzan signalon.
2. UEA-delegito atendanta Esperantiston sur stacidoma perono kvazaŭ verda policisto „elfajfu” lin el inter la elvagoniĝinta homamaso.
3. Gepatroj perdintaj siajn infanojn (precipe bubaĉojn) inter karuseloj kaj pafbudoj revoku ilin per Esp. fajfsignalo!
4. Miopa samideano ne tute precize povanta ekkoni la verdan stelon de alia persono simple povus „alfajfi” ĝin por certigi sin, ĉu la alfajfitulo apartenas al nia granda „ronda familio”.
5. Samideanino atakata de impertinenta Esp-kontraŭulo aŭ trudema Idisto povus „helpfajfi” Esperantiston.
Mi povus citi ankoraŭ multajn uz-eblecojn de tiu nia fajfsignalo. Ne traktu la aferon kiel ridindaĵon, ĉar finfine ĝi estas nenio alia ol akustika verda stelo!
Germana Esperanto-Revuo, 7-8 (julio-aŭgusto 1970)