viernes, 8 de marzo de 2013

La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (II)

Internacia Bulteno (1914-1918)
La 1-an de novembro 1914 naskiĝis tute ne kutima esperanta gazeto. Ĝi estis «senpage senditaj al interesuloj kaj gazetoj en ekstergermanaj landoj» kaj celis informi pri la milito laŭ la oficiala vidpunkto de la germana registaro. La bulteno estis de la komenco plene ilustrita kaj bonstile redaktita de Friedrich Ellersiek (1880-1959), grava eldonisto kaj tiam redaktoro de Germana Esperantisto. Sub la gazetkapo oni klarigis en la germana, la angla, la franca, la itala kaj la hispana, ke Internacia Bulteno eldoniĝis nur en esperanto por eviti traduki la enhavon en pluraj lingvoj.

Gazetkapo de la unua numero de Internacia Bulteno. Klaku por pligrandigi.

La eldonantoj klarigis la celojn de la «duonmonata informilo pri la milito» jam de la unua paĝo.

Nia unua kaj plej grava celo estas defendi Germanujon kaj ĝian federiton Aŭstrio-Hungarujon kontraŭ la malveraĵoj kaj kalumnioj, kiujn iliaj kontraŭuloj disvastigas pri la ekonomia stato kaj pri la militado de la du regnoj. Precipe Germanujo estas la celo de plej malhonorindaj atakoj, elirantaj ne nur de malbona ĵurnalistaro, sed eĉ de oficialaj institucioj. Ni volas informi la neŭtralajn landojn –kaj se iel eble ankaŭ la malamikajn– pri la vero, por ke ili eksciu la manieron, per kiu oni ĉiurimede provas senkreditigi la germanojn kaj ilian landon.

kaj ankaŭ la uzadon de esperanto:

Jen du faktoj, kiuj tute ne ekzistas ĉe la internacia esperantistaro. Ĉi tiu estas sufiĉe bone organizita, kaj ĝi havas anojn en ĉiuj kulturlandoj de la mondo tiel, ke sciigoj verkitaj en Esperanto estas tre facile disvastigeblaj, ne nur en neŭtralaj landoj, sed ankaŭ en la intermilitantaj regnoj. Ĉi tiu lasta cirkonstanco ne ekzistas por aliaj organizaĵoj, almenaŭ ne en tiel alta grado kiel en la esperantista. Kaj tial, konsiderante la favorajn cirkonstancojn, ni decidis servigi la internacian neŭtralan lingvon Esperanto ankaŭ por la primilita raportado. La legantaro, al kiu ni povas sendi nian Bultenon, neniel estas limigita. Se la ricevonto estas esperantisto, des pli bone: se li ne scipovas la lingvon Esperanto, li en ĉiu iomete grava loko trovos esperantistojn, kiuj volonte tradukos la enhavon de la Bulteno.

La gazeto disvastigis la kronikon de la milito, sed ĝia ĉefa celo estis kontraŭstari la anglan, francan kaj rusan propagandon pri la krueleco de la germanoj: uzo de kelkaj pafiloj, mistrakto al militkaptitoj, detruo de valoraj artaĵoj. Ĉi-rilate la vortoj mensogo, kalumnio kaj malaveraĵo estis inter la plej ofte ripetitaj.

Klaku por pligandigi kaj legi

Alia celo estis kritiki la fiagadojn de la kontraŭloj. Ekzemple, pri la uzo de homaj ŝildoj (aŭ «kuglokaptiloj»)
Precipe kondamnindan ekzemplon de barbara militado donis la rusoj en batalo apud Tomaszow en Rusa Polujo: ili pelos antaŭ si polajn loĝantojn kiel kuglokaptilojn, por tiamaniere al la germanaj trupoj malhelpi la pafadon.
Internacia Bulteno, n-ro 4-6 (15-a decembro 1914), p. 88 

Por tiuj celoj ne mankis monon, eble ĉar kiel komentis la angla Daily Chronicle:
Esperanto has won a new disciple. It is the biggest capture that this international language, hitherto the hobby of a handful of pacifists and similar enthusiast has yet made. For the new disciple is the German Government itself.

Antaŭ cent jaroj, Internacia Bulteno jam montris la gravecon de la milita propagando kaj la uzadon de trompaj fotografaĵoj (antaŭ la ekzisto de helpiloj kiel PhotoShop).

Klaku por pligrandigi kaj legi

La bildoj ankaŭ celis montri la bonan agadon de la germana militistaro:
Klaku por pligrandigi

La diserva aŭtomobilo de la germana armeo

Neniam antaŭe en la E-gazetaro, la zamenhofa lingvo estis tiel vaste uzata por celo alia ol la disvastigo de la lingvo mem, eĉ malpli por celo tiel malsama ol la «interna ideo» (malgraŭ militistoj ludis gravan rolon dum la unuaj tempoj de esperanto en landoj kiel Hispanio aŭ Francio).

Malbonaŭguraj literaturaĵoj
Sed ne ĉio estis militkronikoj en IB. En aprilo 1915, ekpublikiĝis rubriko «Literatura parto» kaj kurioze la unua verko tie aperinta ne estis el germana aŭtoro, sed el la angla verkisto Arthur Conan Doyle. La rakonton la redakcio elangligis kiel «La subigo de Anglujo, taglibro de ŝipestro Sirius». Per tiu rakonto, IB celis denunci la anglan militemon kaj montri, ke «la verkisto nun ne hontas, publike insulti kaj kalumnii Germanujo, kie liaj verkoj estis multe aĉetataj, en maniero, kiu pro sia malnobleco superas ĉion, kion oni povas atendi de klera kontraŭulo». La rakonto unue aperis en la angla en Strand Magazine en la numero de julio 1914, do, nur kelkaj tagoj antaŭ la ekflamiĝo de la milito, sub la titolo «Danger! Being the log of captain Sirius».

La unua paĝo de la rakonto originala en Strand Magazine, n-ro 283 (julio 1914)

Ekde sia partopreno en internacia aŭtomobila evento aranĝita de princo Henriko el Prusio en 1911, la fama patro de Sherlock Holmes (kies krimhistorioj ankaŭ aperis unue en Strand Magazineestis konvinkita pri la neevitebleco de milito. La teksto de Conan Doyle pri submarboatoj kaj la ilustraĵoj de Edward S. Hodgson malbonaŭguris la marmiliton kaj la subakviĝon de vaporŝipo Lusitania. La «Notinterŝanĝo pri la Lusitania-afero», kiu preskaŭ okazigis la eniron de Usono en la milito jam en 1915 ankaŭ legeblas en Internacia Bulteno.  

Inter januaro 1918 kaj januaro 1919 IB aperigis ankaŭ «internacia kriminalromano» Pro kio? verkita de Argus, plumnomo de la eldonisto Ellersiek. Poste la teksto aperis libroforme en 1920 kaj en 2008 Mondial reeldonis la verkon, kiu estas ankoraŭ aĉetebla en E-libroservoj.


Internacia Bulteno aperigis entute 60 kajerojn (4 volumojn, 1.588 paĝojn) en formato 22x14 cm inter novembro 1914 kaj januaro 1919. Dum la milito publikiĝis kelkaj aldonaĵoj al la gazeto kiel «Albumo pri germanaj militkaptitejoj», «Pilorio» aŭ «La finbatalo». La germanoj eldonis ankaŭ la «flavajn foliojn», unupaĝajn raportojn pri la milito, kaj la 36-paĝan La vero pri la milito.
(Baldaŭ daŭrigota)

0 comentarios: