viernes, 30 de mayo de 2014

Homoj en ruinoj

La 4-an de februaro 1939 Jaume Grau Casas atingis la francan stacidomon de Cèrbere en la landlimo inter Hispanio kaj Francio. Kune kun li, duonmiliono da homoj fuĝis el tri jaroj de enlanda milito post la eniro de la soldataro de Franco en Barcelono. La franca registaro kondukis okdek mil el ili al la plaĝo de Argèles-sur-Mer kaj starigis tie koncentrejon ĉirkaŭitan per pikdrato kaj sub la «zorgado» de francaj koloniaj trupoj (ĉefe senegalanoj).


La koncentrejo en Argelès-sur-Mer

En tiu «sovaĝa» koncentrejo, Jaume Grau Casas vivis 21 tagojn, sed tio estis nur la unua etapo de terura itinero tra sep malsame nomitaj koncentrejoj; li primokis la trompigan terminologion:
Ni nuntempe estas la «gastoj» kaj eĉ se en la franca la vorto «gasto» pli belsonas ol «rifuĝinto» aŭ «prizonulo», tio ŝanĝas nenion.

Kvin jaroj, sep monatoj kaj kvin tagoj pasis ĝis Grau estis finfine liberigita el Château Tombebouc la 7-an septembro 1944. Tiam li pripensis la ironion, ke li ne estis malliberigita de la malamikoj, sed de la amikoj.
Mi ne plendas pri malsato, pri soifo aŭ pri morto; mi plendas pri la krimo, ke estis farita kontraŭ mia libereco. 

Dum tiuj longaj jaroj de Grau en Argelès, Bram, Montolieu, denove Bram, denove Argelès, Récébédou, Nexon, Séreilhac kaj la kastelo Tombebouc, eksplodis la dua mondmilito kaj novaj «homoj en ruinoj» (ciganoj, judoj) densigis la koncentrejojn. Grau skribis leterojn al familio, al samideanoj, li meditis pri la vivo, verkis poemojn. Li skribis «sur dorsoj de kovertoj, sur paĝmarĝenoj de ĵurnaloj», ie ajn.

En 1960 tri homoj (du virinoj kaj unu viro, esperantistoj el Tuluzo) portis ledan valizon al Valencio kun la skribaĵoj. En 2007, Jordi Grau, nepo de Jaume, kunportis la valizon al Kataluna Esperanto-Asocio. Sendube, la enhavo de tiu valizo indas je publikigo kaj Marie-Hélène Meléndez, kuracistino kaj fakulino pri la hispana ekzilo en Francio (kaj ankaŭ ŝi nepino de hispana ekzilinto), prilaboris, tradukis en la francan kaj kuntekstigis per interesa antaŭparolo kaj abundaj notoj la skribaĵojn de Grau. La titolon, Ulysse dans la boue [Odiseo en la koto], Meléndez prunteprenis el poemo de Grau. 

Ulysse dans la boue

Jaume Grau Casas naskiĝis en 1896 en Barcelono kaj esperantistiĝis en 1914. Li ĉefredaktis Kataluna-n Esperantisto-n inter 1921 kaj 1923 kaj iĝis la ĉefa respondeculo de la disvastigado de kataluna kulturo pere de esperanto. Verkis li poemarojn (Amaj poemoj, Novaj amaj poemoj, La lastaj poemoj) kaj lernolibrojn (Llengua internacional Esperanto. Primer manual, Curs complet de la llengua internacional), kaj elkatalunigis romanon (Barbaraj prozaĵoj de Prudenci Bertrana). Sed, ĉefe, li elstaras kiel kompilinto, ĉefa tradukinto kaj animo de la ampleksa Kataluna Antologio

Kataluna Antologio kaj Barbaraj prozaĵoj

Jaume Grau Casas, kiu ankaŭ verkis en la kataluna, jam estis enkarcerigita pro sia katalunismo en 1934 kaj pro disputoj ene de la respublika flanko en 1938. La 26-an de januaro 1939, la naciistoj eniris la katalunan ĉefurbon. Tiam, amasa fuĝado al Francio jam estis komencinta. La 5-an de februaro falis Ĝironon. La 27-an de februaro, Anglio kaj Francio agnoskis la reĝimon de Franco.

Rifuĝontoj fuĝas je la fino de la hispana enlanda milito

La nun publikigita Ulysse dans la boue enhavas ĉefe la tekstojn kaj leterojn de Grau Casas, kiuj li mem kunigis sub la titoloj «Homoj en ruinoj» kaj «Folioj de kalendaro». La ŝajne ĥaosa aro da skribaĵoj bildigas la etoson de tiuj koncentrejoj, eble simila al aliaj, kiuj sepdek kvin jarojn poste ankoraŭ ekzistas tra nia «civilizita» mondo. Grau portretas homojn, kiel «la vivantan kadavron», «la kriplan aviadiston» aŭ «la blindulon de la barako». Dum tiu kvin jaroj, Grau Casas suferis malsaton kaj lia sanstato estis ĉiam delikata, ĉefe post suferi apopleksion en februaro 1940. Eble li ne estus survivinta sen la helpo de la esperantistaro. 
Mi dediĉis mian vivon al esperanto, kaj mi povas diri, ke la Esperantista Interhelpo de UEA preskaŭ savis mian vivon.

Marie-Louise Castel kaj Léa Lagenes, esperantistinoj el Tuluzo, kun kiuj li konatiĝis dum E-kongreso en Valencio en 1934, vizitis lin jam en la koncentrejo de Argelès. Poste, Hans Jakob, estro de la Ĝeneva UEA, ankaŭ helpis lin en 1941. Tamen, esperanto estis malpermesita en la koncentrejo kaj ĉiuj leteroj en la internacia lingvo ne trapasis (aŭ nur etaj partoj trapasis) la cenzuron. 

En septembro 1944, Grau Casas estis finfine liberigita. Li ekloĝis en Tuluzo ĝis 1948, kiam li revenis al Hispanio. Li forpasis en Valencio nur du jarojn poste.

Portreto de Jaume Grau Casas farita de Francesc Miró en la koncentrejo de Argelès en 1940 kaj havigita de Biblioteko Molera al M.-H. Meléndez.

miércoles, 7 de mayo de 2014

Kvinjara kverko

Kverkoj kutime vivas du aŭ tri jarcentojn. Pro tio oni plantas ilin kiel plurgeneraciajn simbolojn. La kverko de Gernika, simbolo de la eŭskaj liberoj, pluvivis la bombadon de naziaj aviadiloj dum la hispana enlanda milito. (1)

En 1927, okazis en Dancigo la 19-a Universala Kongreso de Esperanto.


Sep jaroj antaŭe, en 1920, post la fino de la Unua Mondmilito, germana urbo Dancigo estiĝis por la dua fojo «libera urbo» aŭ sendependa ŝtateto.


Dum la kongreso, la esperantistoj plantis kverkon por festi la 40-jarigon de la Zamenhofa lingvo.
Posttagmeze okazis plantado de la Jubilea kverko en Zoppot. Ceremonio estis belega kaj vere impona. De la stacidomo ĝis la arbaro, kie oni plantis kverkon estas sufiĉe longa piedirado, kiu sub la brila aŭgusta suno, kvankam tre agrabla, estis iomete laciga. Sur la placo meze en arbaro estis plantita kverko kaj en angulo staras memorŝtono kun surskribo en esperanta kaj germana lingvoj: Esperanto-Grund-Jubilea kverko plantita de partoprenantoj de la XIX Universala Kongreso de Esperanto en Danzig kaj Zoppot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la internacia lingvo Esperanto, 31 Julio 1927. 
Urba konsilanto Sro Gericke kaj Kuraca Direktoro Sro Żychliński prenis memorŝtonon kaj kverkon en la protekton de la urbo. Estis alportitaj partetoj de tero de la diversaj landoj de la terglobo: ne mankis ankaŭ de Aŭstralio. Kiel unua metis Fino Zamenhof teron desur la tombo de sia Patro.
Pola Esperantisto, n-ro 8-9 (aŭgusto-septembro) 1927, p. 123.
Bedaŭrinde, la jubilea kverko ne sukcesis iĝi sesjara. La 5-an de majo 1933 nazioj detruis ĝin.

Informo de la arbo-detruo el Jewish Telegraphic Agency (2) La dato 1926 estas erara.

Nur kelkaj tagoj poste, loka nazia partio venkis la balotadon al la Volkstag (Parlamento) je la 28 de majo. En 1939, germanaj trupoj eniris la urbon kaj aneksis ĝin al la Tria Regno. Dum la lasta sovetia ofensivo en 1944, Dancigo estis preskaŭ neniigita kaj 120.000 germanoj estis forpelitaj. La urbo estis tuj repopolita per poloj –el orientaj areoj de Pollando aneksitaj al Sovetunio– kaj iĝis ĉefurbo de la Pomeria Provinco de la Pola Respubliko sub la nomo Gdańsk.

En somero 1959, dum TEJO-kongreso, esperantistoj metis memorŝtonon sur la loko de la detruita kverko.

Sur la ŝtono legeblas: «1.8.1927  dum la  19-a Universala  Kongreso de Esperanto ĉi tie estis plantita JUBILEA KVERKO kiun poste faŝista regimo detruis. Kverko replantita dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de T.E.J.O.  26.7.1959»

Ĉiujare esperanta Triurba [Sopot, Gdansk, Gdynia] Esperantista Asocio «Torento» renkontiĝas la 3-an de majo en Sopota arbaro por tosti per ĉampano kaj kunkanti.

NOTOJ
(1) Tiu kverko, nomata la Arbo-Filo, estis fakte la tria kaj dumvivis ĝis 2004.
(2) Mi dankas al Nijl Blonstejn kaj István Ertl pro la sciigo pri JTA, en kies arkivoj troviĝas interesajn novaĝetojn rilate al esperanto kaj Zamenhof.