jueves, 18 de diciembre de 2014

Eĉ guto malgranda...


Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.

Tiuj estas vortoj de Marko Zamenhof, patro de Ludoviko, en antaŭparolo al la unua kajero de sia frazeologio kvarlingva (rusa, pola, franca, germana) publikigita en Varsovio ĉirkaŭ 1905 (cenzura dato, 1904). Marko, instruisto de germana kaj franca lingvoj, jam aperigis kajere trilingvan komparan frazeologion (rusa, franca kaj germana) ĉirkaŭ 1873.


Dua kajero de la kvarlingva frazeologio, legebla en ÖNB

Ludoviko eĥis la deziron de lia patro, «ke lia verko [...] enhavu ankaŭ parton Esperantan». Ĉar malestis spaco por kvina kolumno, la esperantigitaj proverboj aperis kiel aldonoj al la kajeroj, publikigitaj de la sama presejo Gins el Varsovio.

La forpaso de Marko en 1907 haltis la projekton kaj Ludoviko prenis sur sin la taskon iamaniere publikigi la verkon de sia patro, sed nur sukcesis parte.

La manuskripto de lia tuta verko estas finita, sed eldoni ĉiujn partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis eldoni almenaŭ la parton Esperantan.

Tiu Proverbaro Esperanta laŭ la verko Frazeologio rusa-pola-franca-germana de M. F. Zamenhof, aranĝita de Ludoviko, estis eldonita de Hachete en 1910. Ludoviko konservis la numeradon de la proverboj laŭ la rusa alfabetika ordo de temaj kapvortoj, sed ofte elpensis plurajn esperantajn diraĵojn por ĉiu rusa originalo. La verko de Marko Zamenhof supervivas do, iom fantomece, en la omaĝa verko de lia filo.

Dua eldono de la Proverbaro Esperanta, Esperantista Centra Librejo, Paris, 1925

En la jaroj 1961 kaj 1974 Juan Régulo reeldonis la Proverbaron. Nun ĝi ankaŭ legeblas rete plurloke, ekzemple tie ĉi.


Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto
Okaze de la Zamenhofa-tago prezentiĝis en Barcelono la libro Petit refranyer català-esperanto / Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto, eldonita de Kataluna Esperanto-Asocio.


Pedro M. Martín Burutxaga, aŭtoro de tiu ĉi verko serĉis samsignifajn ekvivalentojn de 690 el la 2.630 proverboj zamenhofaj. Dum la jaroj 2004 kaj 2005, Martín Burutxaga jam publikigis en Kataluna Esperantisto kvar artikolojn (aldonitaj ankaŭ al tiu ĉi libro) en kiuj li proponis al la legantaro elpensi esperantigojn de kelkaj maldec(et)aj katalunaj proverboj.

La legantoj de KE sugestis kelkajn bonajn tradukojn pli malpli rektajn

De mig cos en avall no hi ha cap dona lletja
El talio malsupren ĉiu virino belas

aŭ tute nerektajn de tiuj proverboj.

Eren set que li aguantaven i encara pixava tort
Sep akademianoj korektis la tekston kaj ĝi aperis sen akuzativoj

Prezentis la verkon la aŭtoro kaj Víctor Pàmies, unu el la du antaŭparolistoj (la alia estas A. Cherpillod). Pàmies, kiu jam kolektis preskaŭ duonmilionon da proverboj en ĉiuj lingvoj, elstarigis la gravecon de tiuj piloloj da sageco kreitaj ofte kun ritmo kaj rimo por faciligi la parkerigadon kiam homoj ne scipovas legi. Ĉi-rilate, Pàmies ankaŭ reliefigis la fakton, ke la proverbaro estas preskaŭ finita korpuso, ĉar (preskaŭ) ne ekzistas proverboj pri modernaj aferoj (pri telefonoj, komputiloj aŭ aŭtomobiloj).

#BAPNU
Dum la sama festa naskiĝdatreveno de Zamenhof en librovendejo Documenta de Barcelono, Montserrat Franquesa legis poemon de Espriu esperantigita de la ĉi-jare forpasinta Gabriel Mora i Arana (1925-2014), kiu estis unu el la kunrestarigintoj de la Internaciaj Floraj Ludoj en 1978.

Poste, Gemma Armadans prezentis projekton de amasfinancado por Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez (BAPN). La biblioteko, kiu situas en la sidejo de Centre Esperantista de Sabadell (CES), ricevis sian nomon de Pere (Petro) Nuez (1927-1984), aŭtoro de tre konata lernolibro por hispanlingvanoj (Curso Elemental de Esperanto). Post lia forpaso, lia vidvino Maria Garcés donacis lian bibliotekon al CES. CES ankaŭ gastigas la heredaĵojn (donacitajn al KEA)  de aliaj gravaj katalunaj esperantistoj kiel Delfí Dalmau, Manel Casanoves, Frederic Pujulà i Vallès, Jaume Grau i Casas, Ramon Fernández Jurado, Lluís Armadans, Josep Alberich kaj Tomàs Alberich. Post ege bezonata renovigo de la ejo kaj katalogado de sia enhavo, BAPN iĝos la tria piedo de la esperantistaj bibliotekoj en Katalunio (kun MES kaj Biblioteko Molera).

Ĉiuj helpetoj estas bonvenaj, kiel bone sciigas nin alia proverbo (tiel grava, ke ĝi aperas en La Vojo):

Eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan