lunes, 9 de junio de 2014

Esperanto en Argentino


Tre baldaŭ okazos en Bonaero la 99-a Universala Kongreso de Esperanto. Estos la unua fojo, ke la tutmonda esperantistaro kongresos en Argentino. Tamen, la internacia lingvo ne estas novaĵo en tiu sudamerika lando.

Laŭ Encicklopedio de Esperanto, la unua esperantisto en Argentino estis E. Gosta, en Bonaero en 1899. La movado kreskiĝis ekde 1904 per la propagando de pioniroj C. C. Dassen, José Olivares, Enrique Brusses kaj J. Juameda en Chacabuco. En 1906 fondiĝis la unuaj E-grupoj en la argentina ĉefurbo kaj baldaŭ ĝi aranĝis kursojn de la internacia lingvo en lernejo Presidente Roca.

Kataluna esperantisto Delfí Dalmau (1891-1965), iama redaktoro de Kataluna Esperantisto ekloĝis en Bahía Blanca en 1913 kaj tie li kunigis grupon kaj multe antaŭenirigis la movadon.

Partituro de Delfí Dalmau kaj libro lia pri pasiva poliglotismo

Delfí Dalmau ne estis la nura aktiva kataluno en la argentina movado. Josep Prats vojaĝis al Parizo por partopreni la Universalan Kongreson en 1914, sed tiu kongreso fiaskis pro la eksplodo de la unua mondmilito kaj Prats, anarkiisto, restis malliberigita dum pli ol unu jaro. Je sia reveno en Bonaero, Prats fondis grupon en la Casal Català. Estis li kune kun aro da samideanoj, kiuj starigis la Argentinan Esperanto-Asocion la 20-an de decembro 1916. La asocio tuj aperigis dulingvan presorganon Argentina Esperantisto por disvastigi la zamenhofa lingvo. La unua numero de tiu gazeto (januaro 1917) ĵus estis enretigita en retejo de Biblioteko Molera.

La unua numero de Argentina Esperantisto elŝuteblas el Biblioteko Molera

Fondintoj de AEA. El Argentina Esperantisto, num. 1 (p. 2)

En «Oficiala Parto» de tiu unua numero, Argentina Esperantisto raportas pri la fondiĝo de la asocio:
En Buenos Aires, la nokton de la 20ª de decembro de 1916ª respondante al alvoko adresita de Organiza Komitato al ĉiuj esperantistaj societoj kaj izolaj esperantistoj el la Respubliko, kunvenis en la loko de la “Centro Esperantista de Buenos Aires”, Cevallos 435, por fondi Argentina Esperanto-Asocio'n la jenaj grupaj delegitoj: Marcial Bover, de “Esperanta Grupo Casal Catalá”, el Buenos Aires (125 anoj); Ramiro Estil·les, de la grupo “Liberiga Stelo”, el Bs. Aires (25 anoj); Ludoviko Kelety, de la C. “Verda Stelo”, el Pergamino (20 anoj); Vicente Albamonte, de la “Centro Esperantista de Buenos Aires” (14 anoj): Héctor Meroni, de la “Sociedad Esperantista de La Plata” (10 anoj); E. Espinosa, de la grupo “Tagiĝo”, el Bs. Aires (5 anoj); kaj sinjoroj Nicolás Benito kaj Miguel González, el Bs. Aires, kaj León Pochet, el Lanus, izolaj esperantistoj. Plie, sciigis per letero ke ili deziras aliĝi al A. E. A. sinjoroj Diego Salguero el Bahía Blanca, Dionisio Ruíz, el Baradero kaj Carmelo Liguori, el Santa Fé, –Je la 9ª kaj 45 m., antaŭ multnombra publiko, sinjoro H. Meroni kiel sekretario de la Organizanta Komitato, malfermas la kunsidon ...

Tamen, la movado en Argentino iom post iom velkis kaj AEA restis nur kiel eta grupo en Bonaero. Estis denove dum alia mondmilito, kiam la E-movado revigliĝis. Eŭropanoj kiel Tibor Sekelj kaj Wilfred Goodes aranĝis la unuan nacian kongreson en Rosario en 1941 kaj fondis Argentinan Esperanto-Ligon.

Inter la kunfondintoj estis ankaŭ Jorge Hess (1902-1980), kiu poste adaptis por hispan-lingvanoj lernolibron de Ferenc Szilágyi kaj verkis ¿Sabe usted Esperanto?-n (reta versio),

Lernolibroj de Jorge Hess por hispanlingvanoj

La disvastigado de la argentina literaturo pere de esperanto ne estas tro granda. Ekde 1978 aperis tri serioj de Argentina novelaro (18 noveloj entute) elhispanigitaj de diversaj tradukintoj. Pli elstaras la esperantigo de la klasika poemo de José Hernández Martín Fierro. La poemon tradukis Ernesto Sonnenfeld (1905-1974) kaj estis eldonita de Juan Régulo en 1965. En 2008 Sezonoj publikigis la libron La sekreta miraklo. István Ertl, Jorge Camacho kaj pluraj aliaj tradukas en tiu verko poemojn kaj rakontojn de Jorge Luis Borges.

Kovriloj de La sekreta miraklo kaj Martín Fierro

Ankaŭ tango, la pli vaste konata argentina muziko, disvastiĝas pere de esperanto kaj kantistoj kiel Alejandro Cossavella el Bariloche.