sábado, 25 de abril de 2015

Oni liberecane preskaŭ-kongresas

Katalunaj esperantistoj kongresas je ĉiu dua jaro, sed preskaŭ-kongresas pli ofte. Ĉi semajnon KEA okazigis plurajn eventojn pri la esperantisma liberecana movado.


Merkredon la 22-an aprilo, eldonisto de SAT-eH Pedro Sanz klarigis al ĉeestintoj la enan historion de la libro Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo. Poste Miguel Fernández, kiu kompilis, tradukis kaj komentis la tekstaron, rakontis iom pli pri la enhavo de la libro: du eseoj de Federica Montseny pri Anselmo Lorenzo kaj Max Nettlau kaj «La proleta internaciismo kaj la planlingvoj» de Dolors Marin. Tiu lasta parto aperis hispane ene de libro Anarquistas: un siglo de movimiento libertario en España (2010) kaj substrekas la rolon de Esperanto (kaj ankaŭ de Ido) por la iama grandega liberecana movado en Hispanio.


Kiel kutime kiam Miguel prelegas, li kantigis la ĉeestantaron, kiu kune kantis Ek al barikadoj! kaj Idoj de l'popolo!, preskaŭ himnoj liberecanaj elhispanigitaj de Miguel mem.

La prezentado okazis en Espai Obert en kvartalo Sants kaj je la fino la ĉeestintoj iris al La Taverna del CAT en kvartalo Gràcia, kie okazis koncerto Kantoj en Esperanto de Xevi Rodon (gitaro kaj voĉo) kaj Àngel Ribas (akordiono). Rodon komencis per valseto omaĝe al Hermínia Puigsech liberecana batalantino de Mataró. Poste sekvis kantoj de la enlanda milito kiel En la fronto de Gandesa, kantoj kontraŭmilitaj kiel La dizertonto aŭ internaciismaj kiel Jen nia mondo. Ankaŭ Miguel Fernández kunkantis kun Xevi Vortoj por Julia-n kaj Kanto al la liber'-n.



La 23-a estas tago de Sankta Georgo kaj tiutage stratoj ĉiam plenplenas de libroj kaj rozoj en Katalunio. KEA kiel kutime partoprenis la feston per budo en La Rambla. Miguel Fernández subskribis siajn librojn al aĉetantoj kaj la samon faris Pedro M. Martín Burutxaga kun sia Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto. Kiel pasintjare, dum la tuta tago estis fulmokursoj pri Esperanto. Tiuj kvin-minutaj senpagaj lecionoj vekis la scivolemon de la Rambla-amaso. Multaj homoj, kiuj nenion sciis pri la lingvo interesiĝis pri ĝi.


Vendredon je la sesa vespere, esperantistoj denove renkontiĝis en placo Katalunio. Historiisto Dani Cortijo promenigis nin tra la Ramblo kaj montris la spurojn de la liberecana kaj anarkiisma movadoj en la urbo, ekde la vizito de Fanelli en 1868 ĝis fiaskita provo de atenco kontraŭ diktatoro Franco en 1947. Cortijo montris la lokojn de la revoluciaj tagoj de julio 1936 aŭ tiuj de la bataloj inter komunistoj kaj anarkiistoj ene de la respublika flanko en majo 1937.
Horojn antaŭe, Joan Català debatis pri «la perfekta lingvo» dum programo Para todos en publika hispana televido. La Muzeo de Esperanto de Subirats kaj María Villalón kantante La pluvo-n dum lasta hispana E-kongreso en Ronda ankaŭ rolis en la programo.

Sabaton la 25-an okazis arta vespero en Espai Obert. Ĥoro de Ateneu Llibertari del Poble Sec kantis esperante Ek al barikadoj!Al Durruti. Pluraj katalunaj esperantistoj kantis, deklamis poeziojn aŭ prezentis rakontojn. Komuna vespermanĝo en kvartalo Sants metis finon al memorinda semajno.