Strato Zamenhof

Ulica Zamenhofa, 26, Białystok
Strato Zamenhof, 26, Belostoko

En la tuta mondo oni trovas stratojn, placojn kaj avenuojn, nomatajn memore al L. L. Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo esperanto. Ĉi tie mi volas, iom post iom, kunigi fotojn de tiuj stratŝildoj. Kelkajn fotojn mi mem faris, aliajn mi trovis en Interreto aŭ eltiris el la «grandfrateska» retilo Google Street View. Se vi estas aŭtoro, kaj ne volas vidi vian verkon ĉi tie, bv sendu mesaĝon kaj mi tuj forigos ĝin. Se vi havas fotojn kaj vi volas alŝuti ĝin en ĉi-retpaĝo, bv sendu ilin al mi.

Boulogne-sur-Mer (1905)


Iam kaj iam mi aperigos en la blogo stratŝildofoton kune kun urbmapo kaj mallonga teksto pri la influo de Zamenhof kaj esperanto en tiu urbo aŭ vilaĝo. Poste, mi kunigos ilin en tiu ĉi retpaĝo kaj eble mi aranĝos ilin en mondmapo. Klaku en la urbnomo por vidi tiun blogeron.








Pli stratoj Zamenhof en la tuta mondo
Vidu Strato Zamenhof en pli granda mapo